Manifesto por la lerta disvolvo de la demokratio (eo)

Manifesto por la lerta disvolvo de la demokratio



 v20111210

"Ni konstante malkovras kiel plibonigi aù disvolvi la demokration per la civitana praktiko kaj helpante la aliajn per tiu praktiko.

Tiu civitana engaĝigo alkondukis nin estimi tiujn valorojn :
  • La individuaj kaj iliaj debatoj pli ol la tradiciaj elektaj reprezentadoj kaj la institucioj.
  • La civitana ekzercaro kaj vera demokratio pli ol plenaj leĝoj kaj reguloj.
  • La kunlaboro kun la civitanoj pli ol la traktado de elekta mandato sur bazo de politikaj promesaj programoj.
  • Adapto kaj politika anticipo pli ol sekvi politikan programon.


Do, kvankam la duajn propoziciojn de ĉiu frazo enhavas valoron, ni aprezas pli la unuajn."




Fondintaj principoj de la manifesto por la lerta disvolvo de la demokratio

Ni sekvas tiujn principojn :

1 – Nia pli alta prioritato estas plenumi civitanan implikon difinante rapide kaj regule politikojn kun alta valora aldonita por la demokratio.

2 – Akcepti pozitive la kuntekstajn modifojn, eĉ venante malfrue. La lertaj politikaj procezoj utilas la ŝanĝon por pli valorigi la civitanoj.

3 – Difini la evoluadojn de efektiva demokratio kun ofteco de kelkaj semajnoj ĝis kelkaj monatoj kun prefero por la plej mallongaj intertempoj.

4 – La elektitaj mandatuloj aù la teknokratoj kaj la civitanoj laboru kune, notinde per la partopreno de la civila socio.

5 – Realigi la iniciatojn sur bazo de motivitaj personoj. Provizi ilin la medion kaj la subtenon ke ili bezonas kaj fidu ilin por trafi la fiksajn celojn.

6 – La plej efika metodo por transdoni informon al grupo de laboro kaj en sine de ĝi, estas dialogi kune. Por tiu diskonigo kaj por kialoj de simpleco, uzo interreto estas rekomendita.

7 – La progresoj konstatitaj pri demokratio estas la plej grava mezuro pri la uzo de tiu manifesto.

8 – La procezoj de lertaj politikoj promocias ritmon de akceptebla produktadon. Kune, la elektaj mandatuloj, la teknokratoj kaj la civila socio devus kapabli daùrigi senfine konstantan ritmon.

9 – Konstanta atento pri bonegeco en anticipa politiko, travidebleco, kaj bona konceptado de praktikadoj plifortigas lertan politikon.

10 – La simpleco, diras alie, la arto de maksimumi la kvanton de laboro ke oni ne plu devas fari estas esenca.

11 – La pli bonaj solvoj, orientiĝoj kaj politikoj, emerĝas de aùto-organizaj skipoj.

12 – Regule, la labor-grupo pripensas al rimedoj iĝi pli efika, kaj regulas kaj, konskvence, alĝustigas sia agmaniero.


Copyright 2011-2014 Bruno Paul, licence Creative Commons BY-SA 3.0 ; tradukado : Lucien Bresler, 02/2014

Aucun commentaire:

Enregistrer un commentaire